Esperanto(i)
3 Kaj ili arangxis la altaron sur gxia loko, cxar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur gxi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn.
4 Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;
5 kaj post tio la cxiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por cxiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por cxiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.
6 De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraux ne estis starigita.