Ezekiel 38:3-4

Esperanto(i) 3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal. 4 Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;