Ezekiel 37:7-10

Esperanto(i) 7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetajxon, farigxis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimigxadi, cxiu osto al sia osto. 8 Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj hauxto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis. 9 Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur cxi tiujn mortigitojn, por ke ili revivigxu. 10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.