Esperanto(i)
3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Starigu kaldronon, starigu, kaj versxu en gxin akvon.
4 Enkolektu en gxin gxiajn pecojn, cxiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj sxultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu gxin.
5 Prenu plej bonan sxafajxon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaux la ostoj kuirigxu en gxi.
6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne elektu lote.
7 CXar gxia sango estas en gxi; sur nudan rokon gxi versxis gxin, ne versxis gxin sur la teron, kie polvo povus gxin kovri.
8 Por venigi sur gxin Mian koleron, por fari vengxon, Mi versxos gxian sangon sur nudan rokon, por ke gxi ne estu kovrita.
9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ve al la sangavida urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.
10 Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke ecx la ostoj brulu.
11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur gxiaj karboj, por ke gxi farigxu varmega, por ke gxia kupro brulrugxigxu kaj gxia malpurajxo en gxi fandigxu kaj gxia sedimento malaperu.