Exodus 33:12-17

Esperanto(i) 12 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron. 13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo. 14 Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon. 15 Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie. 16 Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero. 17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.