Ecclesiastes 2:9-12

Esperanto(i) 9 Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi. 10 Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj. 11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno. 12 Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?