Colossians 4:3-18

Esperanto(i) 3 pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita; 4 por ke mi klarigu gxin, kiel mi devus paroli. 5 Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon. 6 Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu. 7 Pri cxiuj miaj aferoj sciigos vin Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8 kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9 kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri cxiuj cxi tieaj aferoj. 10 Salutas vin Aristarhxo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin), 11 kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. 12 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. 13 CXar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14 Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15 Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. 16 Kaj kiam la epistolo estos legita cxe vi, faru, ke gxi estu legata ankaux en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaux legu la epistolon el Laodikea. 17 Kaj diru al Arhxipo:Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu gxin. 18 La saluto per la propra mano de mi, Pauxlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.