Colossians 3:11-14

Esperanto(i) 11 kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio. 12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; 13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru; 14 kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.