Colossians 2:10-19

Esperanto(i) 10 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato; 11 en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; 12 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn; 14 elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco; 15 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi. 16 Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato; 17 kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo. 18 Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso, 19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.