Amos 7:12-15

Esperanto(i) 12 Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu; 13 sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno. 14 Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn; 15 sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.