Amos 5:11-13

Esperanto(i) 11 Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon. 12 CXar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi forpusxas malricxulojn en la pordego. 13 Tial la sagxulo silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.