Acts 9:19-29

Esperanto(i) 19 kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko. 20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio. 21 Kaj miregis cxiuj, kiuj lin auxdis, kaj ili diris:CXu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis cxi tiun nomon? kaj li venis cxi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaux la cxefpastrojn. 22 Sed Sauxlo des pli fortigxis, kaj li konfuzis la Judojn logxantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo. 23 Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiligxis, por lin mortigi; 24 sed ilia konspiro sciigxis al Sauxlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi; 25 sed liaj discxiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego. 26 Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aligxi al la discxiploj; kaj cxiuj lin timis, ne kredante, ke li estas discxiplo. 27 Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaux parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo. 28 Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem, 29 kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraux la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.