Esperanto(i)
13 Sed Ananias respondis:Sinjoro, mi auxdis de multaj pri cxi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraux viaj sanktuloj en Jerusalem;
14 kaj cxi tie li havas de la cxefpastroj auxtoritaton kateni cxiujn, kiuj vokas vian nomon.
15 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj;
16 cxar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.
18 Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaux skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj levigxis kaj baptigxis;
19 kaj preninte nutrajxon, li refortigxis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la discxiploj en Damasko.
20 Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.