Esperanto(i)
7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aux per kia nomo vi faris tion?
8 Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliagxuloj,
9 se ni hodiaux estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis,
10 estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi.
11 Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula.
12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.