Acts 3:10-13

Esperanto(i) 10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili plenigxis de mirego kaj konfuzigxo pri tio, kio okazis al li. 11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante. 12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo:Izraelidoj, kial vi miras pri cxi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaux per propra potenco aux pieco ni igis lin piediri? 13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaux la vizagxo de Pilato, kiam cxi tiu decidis liberigi lin.