Acts 27:33-35

Esperanto(i) 33 Sed gxis venis la tagigxo, Pauxlo petis cxiujn, ke ili prenu iom da nutrajxo, kaj li diris:La nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi dauxre atendas kaj fastadas, preninte nenion. 34 Tial mi petas vin preni nutrajxon, cxar cxi tio koncernas vian savon; cxar ecx unu haro ne pereos el la kapo al vi cxiuj. 35 Kaj dirinte tion kaj preninte panon, li donis dankon al Dio antaux cxiuj; kaj dispeciginte gxin, li komencis mangxi.