Acts 24:24-26

Esperanto(i) 24 Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Pauxlon kaj auxskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25 Kaj dum Pauxlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la jugxo estonta, Felikso timigxis, kaj respondis:La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26 Li ankaux esperis, ke mono estos donita de Pauxlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Pauxlon kaj interparoladis kun li.