Esperanto(i)
25 Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon.
26 Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj.
27 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.
28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.