Acts 19:18-21

Esperanto(i) 18 Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn. 19 Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin kvindek miloj da moneroj argxentaj. 20 Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis. 21 Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux vidi Romon.