Esperanto(i)
12 Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la tribunala segxo,
13 dirante:Kontraux la legxo cxi tiu instigas homojn adori Dion.
14 Sed kiam Pauxlo estis malfermonta la busxon, Galiono diris al la Judoj:Se vere tio estus ia maljustajxo aux malbonega kanajlajxo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;
15 sed se prezentigxas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra legxo, vi mem gxin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti jugxanto.
16 Kaj li forpelis ilin de la tribunala segxo.