2 Samuel 13:28-29

Esperanto(i) 28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj. 29 Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.