2 Kings 9:36-37

Esperanto(i) 36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel; 37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.