2 Kings 2:23-25

Esperanto(i) 23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li:Iru, kalvulo, iru, kalvulo! 24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj dissxiris el ili kvardek du infanojn. 25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.