2 Kings 18:9-15

Esperanto(i) 9 En la kvara jaro de la regxo HXizkija, tio estas en la sepa jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj eksiegxis gxin. 10 Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de HXizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de Izrael, Samario estis prenita. 11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj; 12 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis. 13 En la dek-kvara jaro de la regxo HXizkija eliris Sanhxerib, regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin. 14 Tiam HXizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio en Lahxisxon, por diri:Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio metis sur HXizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro. 15 Kaj HXizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo.