2 Kings 14:16-15:2

Esperanto(i) 16 Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam. 17 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn. 18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 19 Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis. 20 Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. 21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro Amacja. 22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj. 23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn. 24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 25 Li restarigis la limojn de Izrael de HXamat gxis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-HXefer. 26 CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael. 27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx. 28 La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja. 15 1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo. 2 Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.