2 Chronicles 3:10-13

Esperanto(i) 10 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. 11 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo. 12 Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo. 13 La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo.