2 Chronicles 34:30-33

Esperanto(i) 30 Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj gxis la malgrandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo. 31 Kaj la regxo starigxis sur sia loko, kaj faris interligon antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj legxojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro. 32 Kaj li aligis al tio cxiujn, kiuj trovigxis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la logxantoj de Jerusalem agadis laux la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj. 33 Kaj Josxija forigis cxiujn abomenindajxojn el cxiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj cxiujn, kiuj trovigxis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.