2 Chronicles 34:3-4

Esperanto(i) 3 En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj. 4 Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.