Esperanto(i)
7 Sed de Dio estis destinita pereo por Ahxazja per tio, ke li venis al Jehoram:post sia veno li eliris kun Jehoram kontraux Jehun, filon de Nimsxi, kiun la Eternulo sanktoleis, por ekstermi la domon de Ahxab.
8 Kiam Jehu faris jugxon sur la domo de Ahxab, li trovis la eminentulojn de Judujo kaj la filojn de la fratoj de Ahxazja, kiuj servis al Ahxazja, kaj li mortigis ilin.
9 Kaj li sercxis Ahxazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kasxita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, cxar oni diris:Li estas filo de Jehosxafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Ahxazja restis neniu, kiu povus regxi.