2 Chronicles 18:4-5

Esperanto(i) 4 Kaj Jehosxafat diris al la regxo de Izrael:Demandu hodiaux la vorton de la Eternulo. 5 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu ni iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, kaj Dio gxin transdonos en la manon de la regxo.