1 Samuel 4:3-4

Esperanto(i) 3 Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj. 4 Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.