1 Samuel 2:5-8

Esperanto(i) 5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis. 6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas. 7 La Eternulo malricxigas kaj ricxigas, Malaltigas kaj altigas. 8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.