1 Samuel 23:20-23

Esperanto(i) 20 kaj nun laux la tuta deziro de via koro, ho regxo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la regxo. 21 Kaj Saul diris:La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min. 22 Iru, mi petas, informigxu ankoraux, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie pasxas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; cxar oni diris al mi, ke li estas tre ruza. 23 Kaj rigardu kaj eksciu cxiujn kasxejojn, kie li sin kasxas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li trovigxas en la lando, mi sercxos lin en cxiuj milejoj de Jehuda.