1 Kings 17:12-16

Esperanto(i) 12 Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos. 13 Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. 14 CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. 15 Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo. 16 La faruno en la vazo ne konsumigxis, kaj la oleo en la krucxo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.