Esperanto(i)
12 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo.
13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.
14 CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.
15 Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.
16 Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.
17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado?
18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis.
19 Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?
20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.
21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas.
22 Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;
23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;
24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,
25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
26 Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.
27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto.