1 Chronicles 9:9-27

Esperanto(i) 9 kaj iliaj fratoj laux sia deveno, nauxcent kvindek ses. CXiuj cxi tiuj estis cxefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj. 10 Kaj el la pastroj:Jedaja, Jehojarib, Jahxin; 11 Azarja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio; 12 kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pasxhxur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jahxzera, filo de Mesxulam, filo de Mesxilemit, filo de Imer; 13 kaj iliaj fratoj, cxefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio. 14 El la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, el la idoj de Merari; 15 kaj Bakbakar, HXeresx, Galal, Matanja, filo de Mihxa, filo de Zihxri, filo de Asaf, 16 Obadja, filo de SXemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Berehxja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu logxis en la vilagxoj de la Netofaanoj. 17 Kaj la pordegistoj:SXalum, Akub, Talmon, Ahximan, kaj iliaj fratoj; SXalum estis la cxefo. 18 Kaj gxis nun cxe la regxa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj. 19 SXalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Korahx, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Korahxidoj, laux sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj cxe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro. 20 Pinehxas, filo de Eleazar, en la antauxa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li. 21 Zehxarja, filo de Mesxelemja, estis pordisto cxe la tabernaklo de kunveno. 22 La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj cxe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laux siaj vilagxoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antauxvidisto, pro ilia fideleco. 23 Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laux dejxoroj. 24 CXe la kvar flankoj estis la pordegistoj:oriente, okcidente, norde, kaj sude. 25 Iliaj fratoj estis en siaj vilagxoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili. 26 CXar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la cxambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio. 27 Ili noktadis cxirkaux la domo de Dio, cxar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi cxiumatene.