1 Chronicles 23:28-31

Esperanto(i) 28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado; 30 stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere; 31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo;