1 Chronicles 22:5-11

Esperanto(i) 5 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto. 6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael. 7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron. 9 Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo. 10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam. 11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.