1 Chronicles 11:1-3

Esperanto(i) 1 Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno. 2 Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael. 3 Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.