Psalms 10:2 Cross References - Esperanto

2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo; Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.

Exodus 9:17

17 Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

Exodus 18:11

11 Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraux ili.

Psalms 7:16

16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

Psalms 9:15-16

15 Enigxis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptigxis ilia piedo. 16 Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

Psalms 31:18

18 Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.

Psalms 36:11

11 Ne pasxu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

Psalms 59:12

12 La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.

Psalms 119:5

5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!

Psalms 119:69

69 Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

Psalms 119:85

85 Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontrauxe al Viaj legxoj.

Psalms 119:122

122 Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.

Psalms 140:5

5 Fieruloj kasxis kaptilon por mi kaj sxnurojn, Ili etendis reton cxe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.

Proverbs 5:22

22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

Isaiah 10:12-13

12 Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj; 13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

Isaiah 14:13

13 Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo;

Isaiah 14:16

16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

Jeremiah 43:2

2 tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.