Proverbs 15:23 Cross References - Esperanto

23 Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!

1 Samuel 25:32-33

32 Tiam David diris al Abigail:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaux al mi renkonte. 33 Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaux de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.

Proverbs 12:14

14 Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.

Proverbs 16:13

13 Al la regxoj placxas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.

Proverbs 24:26

26 Kiu respondas gxustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.

Proverbs 25:11-12

11 Vorto dirita en gxusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retajxo argxenta. 12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.

Ecclesiastes 3:1

1 Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;

Isaiah 50:4

4 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj.

Ephesians 4:29

29 El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.