Genesis 21:4 Cross References - Esperanto

4 Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

Genesis 17:10-12

10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata. 11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi. 12 Kaj en la agxo de ok tagoj estu cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.

Exodus 12:48

48 Kaj se enlogxigxos cxe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu cxe li cxiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari gxin, kaj li estos kiel indigxeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita mangxu gxin.

Leviticus 12:3

3 Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

Deuteronomy 12:32

32 CXion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Luke 1:6

6 Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo.

Luke 1:59

59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.

Luke 2:21

21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

John 7:22-23

22 Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen gxi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron. 23 Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea legxo, cxu vi koleras kontraux mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?

Acts 7:8

8 Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.