Exodus 28:2 Cross References - Esperanto

2 Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.

Exodus 19:5-6

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Exodus 28:40

40 Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.

Exodus 29:5-9

5 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo. 6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron. 7 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin. 8 Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la hxitonoj. 9 Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laux eterna legxo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.

Exodus 29:29-30

29 Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili. 30 Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataux li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.

Exodus 31:10

10 kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,

Exodus 39:1-2

1 Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 2 Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

Exodus 40:13

13 Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.

Leviticus 8:7-9

7 Kaj li metis sur lin la hxitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per gxi la efodon sur li. 8 Kaj li metis sur lin la surbrustajxon, kaj sur la surbrustajxon la signojn de lumo kaj de justo. 9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antauxa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

Leviticus 8:30

30 Kaj Moseo prenis iom el la sankta oleo, kaj el la sango, kiu estis sur la altaro, kaj aspergis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj li sanktigis Aaronon, liajn vestojn, liajn filojn, kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li.

Numbers 20:26-28

26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektigxu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaux la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.

Numbers 27:20-21

20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke auxskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaux la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaux la Eternulo; laux lia vorto devas eliri kaj laux lia vorto devas eniri li kaj cxiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

Job 40:10

10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;

Psalms 90:16-17

16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj. 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

Psalms 96:6

6 Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

Psalms 132:9

9 Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.

Psalms 132:16

16 Kaj gxiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj gxiaj fideluloj gxojos kaj triumfos.

Psalms 149:4

4 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.

Isaiah 4:2

2 En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitajxo de Izrael.

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Isaiah 61:10

10 Mi forte gxojas pri la Eternulo, mia animo gxojas pri mia Dio; cxar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fiancxon, kiu sin ornamas per belajxo, kaj kiel fiancxinon, kiu metas sur sin siajn ornamajxojn.

Isaiah 64:6

6 Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

Jeremiah 9:23-24

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco; 24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo.

Zechariah 3:3-4

3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaux la angxelo. 4 CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.

John 1:14

14 Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.

Romans 3:22

22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por cxiuj kredantoj, cxar ne ekzistas diferencigo;

Romans 13:14

14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

1 Corinthians 1:30-31

30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto; 31 por ke, kiel estas skribite:Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

Galatians 3:27

27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston.

Hebrews 2:9

9 Sed la malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.

Hebrews 7:26

26 CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

2 Peter 1:17

17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

1 John 3:2

2 Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

Revelation 5:10

10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

Revelation 19:8

8 Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.