Ecclesiastes 3:9 Cross References - Esperanto

9 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?

Proverbs 14:23

23 De cxiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.

Ecclesiastes 1:3

3 Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?

Ecclesiastes 2:11

11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

Ecclesiastes 2:22-23

22 Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno? 23 CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.

Ecclesiastes 5:16

16 Kaj cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?

Matthew 16:26

26 CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.