Acts 15:2 Cross References - Esperanto

2 Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.

Exodus 18:23

23 Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.

1 Samuel 8:7

7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili.

Acts 10:23

23 Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis.

Acts 11:12

12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro;

Acts 11:30

30 tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.

Acts 15:4

4 Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili.

Acts 15:6-7

6 Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon. 7 Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu.

Acts 15:22-23

22 Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj; 23 kaj ili sendis per ili la jenan leteron:La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antiohxia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:

Acts 15:25

25 sxajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Pauxlo,

Acts 15:27

27 Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaux mem busxe diros tion saman.

Acts 16:4

4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.

Acts 21:18

18 Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.

1 Corinthians 1:1

1 Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,

1 Corinthians 9:19-23

19 CXar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. 20 Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo; 21 al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo. 22 Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. 23 Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por ke mi gxin partoprenu.

2 Corinthians 11:5

5 CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.

Galatians 1:6-10

6 Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; 7 kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. 8 Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. 9 Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. 10 CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

Galatians 2:1-2

1 Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaux Titon. 2 Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

Galatians 2:5

5 al kiuj ni ne submetigxis cedeme, ecx por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

Philemon 1:8-9

8 Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, 9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;

Jude 1:3

3 Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.