Ruth 2:6 Cross References - Esperanto

6 Kaj la servisto, la estro de la rikoltistoj, respondis kaj diris:SXi estas Moaba knabino, kiu revenis kun Naomi el la lando de Moab;

Genesis 15:2

2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.

Genesis 24:2

2 Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;

Genesis 39:4

4 Kaj Jozef akiris lian favoron kaj servis lin; kaj li estrigis lin super sia domo, kaj transdonis en liajn manojn cxion, kion li havis.

Ruth 1:16

16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.

Ruth 1:19

19 Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi?

Ruth 1:22

22 Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

Matthew 20:8

8 Kaj kiam vesperigxis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto:Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj gxis la unuaj.

Matthew 24:45

45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.