Romans 7:18 Cross References - Esperanto

18 CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.

Genesis 6:5

5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo;

Genesis 8:21

21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.

Job 14:4

4 CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

Job 15:14-16

14 Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava? 15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj: 16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.

Job 25:4

4 Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?

Psalms 51:5

5 Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino.

Psalms 119:5

5 Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn legxojn!

Psalms 119:32

32 Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj, CXar Vi largxigas mian koron.

Psalms 119:40

40 Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.

Psalms 119:115-117

115 Forigxu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio. 116 Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero. 117 Fortikigu min, ke mi savigxu, Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj.

Psalms 119:173

173 Via mano estu al mi helpo, CXar Viajn ordonojn mi elektis.

Psalms 119:176

176 Mi erarvagis kiel perdita sxafo; Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis.

Isaiah 64:6

6 Ni cxiuj farigxis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni cxiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.

Matthew 15:19

19 CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj:

Mark 7:21-23

21 CXar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco; 23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

Luke 11:13

13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.

John 3:6

6 Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito.

Romans 7:5

5 CXar dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.

Romans 7:15

15 CXar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.

Romans 7:19

19 CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.

Romans 7:25

25 Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.

Romans 8:3-13

3 CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno; 4 por ke la postulo de la legxo plenumigxu en ni, kiuj iradas ne laux la karno, sed laux la spirito. 5 CXar kiuj estas laux la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laux la spirito, pri la aferoj de la spirito. 6 CXar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco; 7 cxar la intereso de la karno estas malamikeco kontraux Dio, cxar gxi ne obeas al la legxo de Dio, kaj gxi ja ne povas obei; 8 kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas placxi al Dio. 9 Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia. 10 Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco. 11 Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi. 12 Tial do, fratoj, ni estas sxuldantoj, ne al la karno, por vivi laux la karno; 13 cxar se vi vivas laux la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.

Romans 13:14

14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.

Galatians 5:17

17 CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

Galatians 5:19-21

19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

Galatians 5:24

24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

Ephesians 2:1-5

1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj, 2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj. 4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

Philippians 2:13

13 cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

Philippians 3:12

12 Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.

Titus 3:3

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

1 Peter 4:2

2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.