25 kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio;
Romans 3:25 Cross References - Esperanto
Exodus 25:17-22
17 Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
18 Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.
19 Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
20 Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
21 Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
22 Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
Leviticus 16:15
15 Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.
Psalms 22:31
31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.
Psalms 40:10
10 Vian justecon mi ne kasxis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kasxis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaux la granda kunveno.
Psalms 50:6
6 Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.
Psalms 97:6
6 La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.
Psalms 119:142
142 Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
Isaiah 53:11
11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satigxos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.
John 6:47
47 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.
John 6:53-58
53 Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
54 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
55 CXar mia karno estas vera mangxajxo, kaj mia sango estas vera trinkajxo.
56 Kiu mangxas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.
57 Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min mangxas, tiu vivos pro mi.
58 Jen la pano, kiu malsupreniris de la cxielo; ne kiel la patroj mangxis, kaj mortis; kiu mangxas cxi tiun panon, tiu vivos eterne.
Acts 2:23
23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;
Acts 3:18
18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antauxanoncis per la busxo de cxiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
Acts 4:28
28 por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis.
Acts 13:38-39
Acts 15:18
18 Kiu tion faras jam de la tempo antikva.
Acts 17:30
30 Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al cxiuj homoj, ke ili pentu;
Romans 2:4
4 Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?
Romans 3:23-24
Romans 3:26
26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
Romans 4:1-8
1 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?
2 CXar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaux Dio.
3 CXar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
4 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo.
5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
6 Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,
7 dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.
8 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
Romans 5:1
1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
Romans 5:9
9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
Romans 5:11
11 kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
Colossians 1:20-23
20 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.
21 Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis
22 en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li;
23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis.
1 Timothy 1:15
15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;
Hebrews 9:5
5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.
Hebrews 9:14-22
14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?
15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredajxo.
16 CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.
17 CXar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.
18 Tial ankaux la unua testamento ne sen sango dedicxigxis.
19 CXar Moseo, parolinte cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
20 dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.
21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj cxiujn vazojn de la Diservo.
22 Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango; kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.
Hebrews 9:25-26
Hebrews 10:4
4 CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.
Hebrews 10:19-20
Hebrews 11:7
7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.
Hebrews 11:14
14 CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.
Hebrews 11:17
17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
Hebrews 11:39-40
1 Peter 1:18-20
18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
1 John 1:10
10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.
1 John 2:2
2 kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.
1 John 4:10
10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
Revelation 5:9
9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
Revelation 13:8
8 Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la SXafido oferita jam de la fondo de la mondo.
Revelation 20:15
15 Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon.