20 cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li; cxar per la legxo venas konscio pri peko.
Romans 3:20 Cross References - Esperanto
Job 15:15
15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj:
Job 25:4-5
Psalms 130:3
3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
Psalms 143:2
2 Kaj ne eniru en jugxon kun Via sklavo, CXar neniu vivanta povos pravigxi antaux Vi.
Acts 13:39
39 kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo.
Romans 2:13
13 cxar ne la auxskultantoj de legxo estos justaj antaux Dio, sed la plenumantoj de legxo estos pravigitaj
Romans 3:28
28 Ni do konkludas, ke homo pravigxas per fido, ekster la faroj de la legxo.
Romans 4:13
13 CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
Romans 4:15
15 cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.
Romans 5:13
13 cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo.
Romans 5:20
20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis,
Romans 7:7-9
7 Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru;
8 sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.
9 Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;
Romans 9:32
32 Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;
Galatians 2:16
16 sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.
Galatians 2:19
19 CXar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu.
Galatians 3:10-13
10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.
11 Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido;
12 kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;
Galatians 5:4
4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la legxo, apartigxis for de Kristo; vi forfalis de graco.
Ephesians 2:8-9
Titus 3:5-7
5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,
6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;
7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.
James 2:9-10
James 2:20-26
20 Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?
21 CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?
22 Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis;
23 kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.
24 Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido.
25 Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?
26 CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.