Romans 12:5 Cross References - Esperanto

5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.

Romans 12:4

4 CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,

1 Corinthians 10:17

17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.

1 Corinthians 10:33

33 tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.

1 Corinthians 12:12-14

12 CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo. 13 CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14 CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.

1 Corinthians 12:20

20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.

1 Corinthians 12:27-28

27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto. 28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.

Ephesians 1:23

23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

Ephesians 4:25

25 Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

Ephesians 5:23

23 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.

Ephesians 5:30

30 cxar ni estas membroj de lia korpo.

Colossians 1:24

24 Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

Colossians 2:19

19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.